🖥 Vendredaj parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Libera interparolado pri aktualaĵoj

InternaciaLoka

4 Marto 2022 : Libera interparolado pri aktualaĵoj.
Ni temos pri la internacia situacio (notinde en Ukrainio), pri la socia-politika situacio en Francio (baloto por prezidento k deputitoj), kaj pri pli amuzaj temoj, se ili ekzistas... Venu kun viaj opinioj, kun viaj oreloj kaj kun via buŝo... aŭ konektu sin per Jitsi...

Per komputilo konektiĝu al Satamtam por rondumi virtuale : https://meet.jit.si/satamtam
(Bonvolu konekti nur mikrofonon, ne kameraon, kaj indiki vian (krom)nomon sekvatan de via urbo.)
Per ordinara telefono : Telefoni al 01 84 88 64 78 (kostas kiel enfranca alvoko), iu voĉo petos (anglalingve) kodon : tajpi "20 31 34 45 15 #" (ne forgesi aldoni la "#").
...



sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB





La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo

Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Se la krad-kurteno fermas la butikon, bonvolu frapi je la pordo, ni malfermos por vi.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB













Kore,

Zam & Dzeka


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org/
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto