Hungaria Esperanto-Asocio, HEA ĝoje invitas Vin kaj vian familion al Zamenhof-festo.
**Loko: **Cserepesház 1144 Budapeŝto, XIV-a distrikto, str. Vezér 28/b.
**Tempo:** la 15-an de decembro 2024, je la 11-a horo.
Oni povas alveni ekde la 10-a, por aranĝi kotizojn, libroaĉetojn ktp.
**El la programo:**
Komuna kantado de la himno kun piana akompano
1. Parolo de Perlo Miela pri Ludoviko kaj Klara Zamenhof
2. Mesaĝo de la C komitatano, Stefan MacGill
3. Rememoro pri la antaŭnelonge mortinta István Nemere – Lilla Domsits – Anna Besenyei
4. Deklamo de ŝatataj poemoj de István Kabók
5. Muzika kontribuo per piano de Miklós Simonyi
6. Prelego de Josip Pleadin (el Kroatio) pri la 100 jara poetino Zora Heide
7. Projekciado de bildoj pri la ĉi-jara UK en Aruŝo de István Szabolcs
8. Kontribuo de Kornélia Nagy – prezentata de Perlo Miela
9. Mesaĝo de la doktora geedza paro, Julianna k Ludoviko Molnár
10. Transdono de ZEO-HU-diplomo fare de László Szilvási
11. Komuna kantado de kristnaskaj kantoj tradukitaj de Imre Szabó, Pál Gajdos kaj Antono Samak
Post la festo: kunpensado, priparolado pri la estonto de HEA kaj florkronado ĉe la busto de Zamenhof. (Ni devas forlasi la lokon je la 14-a horo.)