Vikimediaj projektoj kaj Esperanto
09:00 - 18:00
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Malkovrateliero pri la vikimediaj projektoj kaj Esperanto. Kiel kontribui ? Kiuj estas la sekvendaj reguloj? Labortemo : vizitindaj lokoj ĉirkaŭ Bureso, monumentoj, historio, homoj ligitaj al la regiono, ktp.

InternaciaKurso

Dum unu semajno kaptu la okazon pli bone koni la vikimediajn projektojn : Vikipedio, Vikivojaĝo, Vikivortaro, ktp. Ekkonu la historion de tiu tute aparta tutmonda multlingva kunlabora projektaro kaj kian gravecon havas Esperanto en ĝi, kaj kiel la Vikimediaj projektoj kontribuas al la fortikigo de la Esperanta kulturo. Vi ankaŭ povos trejniĝi por kontribui kaj konstatos kiel facile estas ekkontribui, kaj kiel gravas respekti bazajn regulojn por garantii kiel eble plej grandan fidindecon al tiu kolektiva verko. Ni kune kreos kaj/aŭ plibonigos artikolojn pri lokaj temoj (kiaj Bureso, Civaux, kaj aliaj) ties historio, monumentoj kaj aliaj rimarkindaĵoj helpante sin de dokumentoj kaj enketante surloke. Ĉiu partoprenanto estos instigita plu kontribuadi ekzemple same enketante pri propra hejmregiono aŭ pri kiu ajn temo por kiu ŝi/li havas intereson, ŝaton kaj apartan kompetenton. La semajnon gvidos Arno Lagrange aktiva vikipediisto de multaj jaroj.
Dosieroj
Informoj

www.kvinpetalo.org
informoj(ĉe)kvinpetalo.org
Kvinpetalo

Partoprenontoj tra Eventa Servo

0

Indiku ke vi partoprenos kaj vi ricevos memorigan retmesaĝon du horojn antaŭ la komenco de la evento.

Administranto