Prelego "Esperanto, la danĝera Lingvo" fare de Renée Triolle
18:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Renée Triolle, kiu traduis la liront de Ulrich Lins faros prelegon pri la libro "Esperanto, la danĝera Lingvo"

Loka

La germana historiisto Ulrich Lins montras la konsekvencojn kaj de la kondamno fare de Hitler de Esperanto kiel ilo de mondregado de la judoj, kaj de la likvido fare de Stalin de la sovetia laborista Esperanto-movado kaj ĝiaj transnaciaj praktikoj.

La unua eldono de la libro "Esperanto, la danĝera lingvo" estis publikigita en Germanio en 1988 (reeldonita en Moskvo en 1990). Post la falo de la Berlina muro, aliaj fontoj fariĝis alireblaj kaj la aŭtoro reviziis kaj riĉigis ĉi tiun libron, jam tradukitan en la germanan, italan, rusan, litovan, korean, anglan. Sub la direkto de Pierre Dieumegard, teamo de tradukistoj, inkluzive de Renée Triolle, pritraktis la francan tradukon.

Renée Triolle prezentos la libron, "Esperanto, danĝera lingvo: historio de persekutoj sub Hitler kaj Stalin", eldonita de Harmattan en 2022.
- En Marsejlo (1a), sabate la 17-an de decembro je la 18-a, ĉe la CIRA, 50 rue Consolat (metroo kaj tramo Réformés Canebière).
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉