Mediteranea Esperanto-Semajno 2025
Espéranto-Provence organizos La Mediteranean Esperanto-Semajnon 2025, unu semajnon da Esperantaj kursoj en agrabla printempa etoso, apud la Mediteranea marbordo.

InternaciaLokaKurso


Printempu anticipe !
Bongusta manĝaĵo
3-nivelaj kursoj
Komforta staĝejo
Agrabla vetero
Alloga regiono
Elstaraj instruistoj
Interesaj ekskursoj 
Varma Esperanto-etoso

Akcepto : sabaton la 15-an de marto je la 16:00 - Fermo : sabaton la 22-an de marto je la 11:00 (tagmanĝo ne inkluzivita).

Kurs-horaroj : 9:00 - 12:00 kaj 18:00 - 19:00

Partopreno en kursoj - Elektu vian deziratan kurson :
  •  Kurso 1 - komencparolantoj kaj komencintoj - Rodica TODOR (Rumanio)
  •  Kurso 2 - paroliga-kleriga kurso pri Esperanto-Literaturo - Pawel
    FISCHER-KOTOWSKI
    (Pollando)
  •  Kurso 3 - paroliga-kleriga kurso pri ekologio - Manfred WESTERMAYER (Germanio)


Sugestoj por la liberaj posttagmezoj : bankuracado en marakva banejo (800 m for (ekde 95 € duontage), vizitado de Fréjus, Saint- Raphaël, Nico, Menton, Maures-monteto (mimozo kaj piedekskursado), Saint-Tropez, Sainte-Maxime, Bormes-les-Mimosas, bazaro en Ventimiglia (Italio, nur vendrede), ktp.

Ne forgesu viajn marŝŝuojn por piedekskursi sur la proksima montetaro, kaj eventuale bankostumon (maro ĉ. 13°C).

Distraj vesperoj : Esperantaj prelegoj, kantoj, skeĉoj... plus la dumtaga distra programo de la hotelo mem. Kunportu viajn amuzajn kanzonojn, anekdotojn, ludojn, muzikilojn, ktp.

Vi povas rekte aliĝi ĉe https://www.helloasso.com/associations/esperanto-provence/evenements/mediteranea-esperanto-semajno-2 
Dosieroj