Tema diskutado kaj Ateliero – 195: Turbo de M. Yamaguchi kiel nuntempa ludilo surbaze de “formoj de Fröbel”.
Kunveno/Evento
195-afiŝo_Ateliero-195.jpg221 kB La hodiaŭa modelo de turbo de Makoto Yamaguchi, kunmetita el origamiaj formoj de Fröbel, donas al ni bonegan okazon paroli pri la pedagogio de tiu elstara edukisto kaj organizanto de la unuaj infanĝardenoj.
Ni esploros la uzadon de origamio en lia instrusistemo, konatiĝos kun la pedagogiaj taskoj, kiujn Fröbel solvis helpe de paperaj geometriaj formoj. Poste ni faldos turbon el Fröbel-moduloj kaj diversajn variaĵojn de tiu modelo, instruotaj de origamiistino kaj esperantistino el Italio, Alice Liotto.
Dum la leciono ni vidos, kiel simplaj paperaj konstruoj povas fariĝi ne nur rimedo por evoluigi spacan pensadon kaj kreajn kapablojn, sed ankaŭ ilo por lerni per ludo — ĝuste tiel, kiel tion imagis Friedrich Fröbel.