Je subteno de Internacia Ligo de Esperantistoj-Instruistoj (ILEI) komenciĝas
perreta mezgrada E- kurso, kiu estos efektivigata ene de 4 monatoj en Zoom-programo. Dezirantoj, kiuj jam havas bazajn sciojn de Esperanto kaj ŝatus daŭrigi lerni ĝin, estas invitataj al la unua leciono, kiu okazos sabaton
la 22-an de oktobro je la 17 h. laŭ moskva tempo/je la 14 h. laŭ UTC. Daŭro de ĉiu leciono – 2 h. unu fojon semajne. Por ricevi pliajn informojn nepras plenigi enketilon, kiun eblas ricevi laŭ E-mail:
esperanto-kurso@mail.ru