Babilrondo, 3a Bunta Esperanto-Tago en Nancio.
10:00 - 12:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Por praktiki Esperanton, prelegi pri diversaj temoj

Loka

La babilrondo ne okazos en Thionville ĉar ni partopenos la 3an Buntan Esperanto-Tagon en Nancio.
Ni rendevuos je la 08a00 ĉe la parkejo de Maison Queneau, impasse des Anciens Hauts-Fourneaux, Zone du Gassion, FR-57100 THIONVILLE. Poste ni kunveturos al Nancio.

Provizora programo :
- 09a15 akceptado de la partoprenantoj en kursĉambroj Cocteau kaj Rimbaud sur la 2a etaĝo.  (ĉar la junuldomo estos parte sub alarmprotekto, pli bone atendi akompananton antau la enirejo de la junuldomo).
- 09a30 ĝis 12a00 : kursoj por komencantoj ( ) kaj por progresantoj ( ) 
- 12a00 ĝis 13a45 : tagmanĝo ekster la junuldomo, ĉu aparte, ĉu en  komuna restoracio (ankorau ne elektita); ĉiu pagos sian manĝaĵon.
- de la 13a45 ĝis la 16a30 : Diversaj prelegetoj kaj prezentoj
- prezento de nove alvenintaj libroj, (Jean-Luc Thibias)
- la erinacoj de mia ĝardeno, Daniel Raoult : (15 mm)
- la Ruĝa Maro, Werner Faber (1  horo)


- Libroservo :  kurslibroj, vortaroj, infanlibroj kaj bildstrioj + diversaj libroj (romanoj) + brokantajhoj

Ne estas petita kotizo por la partopreno. Sed nepre anoncu vin, se vi deziras partopreni ! (aliĝilo preparata)

Por tiu staĝeto, ni ĉefe celas samideanojn loĝantajn je ne tro longa distanco (malpli ol 100km). Sed kompreneble, ĉiuj estos kore bonvenaj ! Nia deziro estas interalie proponi al izolitaj esperantistoj au lernintoj per retkurso kunvenon, kiu permesos al ili lingve perfektiĝi, renkonti samideanojn kaj konversacii.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperantothionville(ĉe)laposte.net
MJC, 27 rue de la République, 54000 NANCY

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureESPERANTO THIONVILLE