SES-sabato estas evento reta organizita de Svisa Esperanto-Societo. Temas pri prelego sekvata de debato. Daŭro: proks. unu horon. Kutime la SES-sabatoj okazas en la unua sabato de la monato.
Horo : 11-a horo, svisa tempo, UTC +1 en vintro kaj UTC+2 en somero
Jen la ligilo por SES-sabatoj :
https://meet.coredump.ch/SES-Sabatoj
Ĉiuj estas bonvenaj!!
Datoj en 2025
4 jan.
Sabate la kvaran de januaro je la 11a horo parolos
Aimé Patrick Manirakiza el Burundo, kunordiganto de Afrika Komisiono de UEA kaj Estrarano de ILEI. Venu aŭskulti lin virtuale uzante jenan ligilon:
https://meet.coredump.ch/SES-Sabatoj
Li estas en kontakto kun la Ministrino Imelde Sabushimike, kiu forte subtenas Esperanton. Ŝin mi renkontis en Ĝenevo ĉe UN, do efika kontakto konstruiĝas.
1 feb.
Nicole Margot, redaktorino de la revuo ETNISMO, parolos al ni pri sia laboro por tiu revuo.
1 marto
Hideko HUJIMOTO el Ena, Japanio, parolos al ni pri la teceremonio. Ŝi estas altnivela majstrino en tiu japaneca arto.
5 majo
7 junio
5 julio: Parolos Oscar PASCHE el Monthey, Svislando, promesplena junulo.