11a Lingva Kolokvo
Evoluo de terminologio en esperanto

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

"Evoluo de terminologio en esperanto" estas la temo de la 11a Lingva Kolokvo, kiu disvolviĝos ĉe Kultura Centro Esperantista 1-4 majo 2025. La temo ebligas kunlaboron kun la PEN-Komitato pri lingvaj rajtoj kaj tradukado, kaj ankaŭ kun diversaj etnistoj en Esperantio.

Pli ol jardekon KCE arigas intelektulojn por diskuti pri vivanta lingvo de vivanta komunumo (en la sociologia signifo de "Gemeinschaft", el kiu Esperantische Gemeinde kiel germanigo de Esperanta Civito). La iniciaton aŭspicias la Lingva Komitato de Esperantio, kies membroj (speciale la itallingve edukitaj Perla Martinelli, Carlo Minnaja, Giorgio Silfer, lastatempe Alessio Giordano) estas oftaj partoprenantoj.

Ĉi-jare prelegos prof. Ilona Koutny, prof. Giorgio Silfer, d-ino Perla Martinelli, d-ro Alessio Giordano, d-ro Giacomo Comincini. Okazos ankaŭ la Asembleoj de KCE kaj de LF-koop, krome distra programo ĉiuvespere.
Informoj

kulturservo.esperantio.net/evento...
kce(ĉe)esperantio.net
Esperanto-Domo, Chemin des Postiers 27

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto