Venu al la Kultura Tago 2023! Sabaton la 24-an de junio en Maastricht - Nederlando
ATENTU:
La 24an de junio 2023 pli malpli 30 homoj partoprenos la kulturan tagon en Maastricht.
Por la vizito al la muzeo kaj por kunmanĝi (la lunĉon kaj la vesperan manĝon) ne plu eblas aliĝi. Ni ne povas akcepti pli da homoj.
Por la koncerto de Abel Massiala estas eble ĉeesti sen antaŭa aliĝo!
Sed la koncerton de Abel Massiala vi povas ĉeesti!
La Kultura Tago en Woudrichem estis pasintjare granda sukseso. Ĉi-jare ni, el Limburgo, organizas la Kulturan Tagon kaj ni ĝojas inviti vin al la belega urbo Maastricht.
Nia programo komenciĝos je 10h30 kaj finiĝos je 18h00. La vespera manĝo – limburga menuo - estas fakultativa. Ni promesas al vi interesan tagon plena de aktivaĵoj en agrabla etoso. Limburga kuko certe ne mankos!
PROGRAMO:
10:30 – 11:00 Akcepto en Presarta Muzeo kun kafo/teo kaj kuko (Jodenstraat 12)
13:30 – 14:30 Tagmanĝo ĉe "De Preuverij" (Kakeberg 6)
14:30 – 16:00 Promeno al Athos
16:00 – 17:00 Kafpaŭzo en Athos (Athoslaan 12a) kun ampleksa libroservo prizorgata de Yves Nevelsteen.
17:00 – 18:00 Koncerto Abel Massiala
18:00 Fino de la programo
18:00 – 20:00 Vespermanĝo (laŭvola)
Pli da detaloj aperas en la suba dokumento (dosiero).
Membroj de Esperanto Nederland pagas €20. Se vi ne estas membro, vi pagas €25. La vespermanĝo estas fakultativa kaj necesas krompagi €20. Metu ĉi tiun tagon en vian tagordon kaj registriĝu plej malfrue antaŭ la 9-a de junio.. Via partopreno estas definitiva kiam la sumo estas pagita.