🖥 Diskuto: Kiel interkonsenti?
20:30 - 22:00
Aŭstralio/Adelajdo
Elekti horzonon
Zumado per Zoom (ĉiusemajna babilado)

Internacia

Ni renkontiĝas ĉiusemajne je la sama horo por babili, kutime laŭ temo, sed ofte ne. Novaj partoprenantoj estas aparte bonvenaj.

En la politiko, almenaŭ en kelkaj landoj (inkluzive en mia), estas kutimo ke ĉiu diskuto havas du flankoj, kaj la du ĉefaj partioj sidas ĉe la malaj flankoj. Tiel, kiam iu en unu partio proponas iun ideon aŭ ŝanĝon, ĉiu en la alia partio devas nei ĝin ĉar interkonsento montrus ke ni fakte estas same homaj, ni ĉiuj povas erari, ni ne ĉiam unue elpensas la bonajn novajn ideojn. Tio ne povas esti - nur nia partio elpensas bonajn ideojn; nur nia partio komprenas la mondon kaj la homaron.

Se en unu partio, iu dirus ke la dumtaga ĉielo estas blua, iu en la alia partio volus diri ke tio malpravas, nur por nei la diraĵon, kvankam la diraĵo tute taŭgas pri la realo.

Aliaj ekzemplo: Dum jardekoj la partio Liberal en Aŭstralio argumentadis ke tutmonda varmiĝo ne okazas kaj ne okazos. Eksĉefministro Tony Abbott diris ke "karbo estas bona por la homaro" kaj lastatempe la registaro aprobis la konstruadon de la plej granda karbo-minejo en la tuta mondo, kvankam neniu banko subtenis la projekton per monprunto. La plejmulto de la aŭstralia popolo subtenas registaran agadon kontraŭ klimatŝanĝiĝo, sed pro la fakto ke la alia ĉefa partio Labor volas agi, la partio Liberal rifuzas fari ion ajn.

Se ni konsideras ke estas nur unu ĝusta respondo, kaj ke ĝi apartenas al neniu partio, kiel ni povas atingi interkonsenton, kaj kiel ni devas agadi por atingi ĝin?

Partoprenu mardon je 20:30 (UTC +10:30), per la jena ligilo:
https://us04web.zoom.us/j/78743857544?pwd=WTBKSVlVZjdQSGpwR3JIYmFuUXNIUT09
Identigilo: 787 4385 7544, pasvorto: disputado
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj