Prezento de Esperanto-traduko de "La Morto en Preĝo"
14:00 - 16:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Prezento de la reta versio de tradukita detektiva romano de Baantjer

Loka

Grupo da nederlandaj geesperantistoj tradukis detektivan romanon de Appie Baantjer. La traduko de "La morto en preĝo" estos publikigita en la retejo de Esperanto Nederland kiel PDF. La Amsterdama Rondo organizos kunvenon okaze de la lanĉado en la retejo en dimanĉo, la 16a de aprilo.    
La kunveno okazos en la kafejo kie De Cock, en la filmoj, kutimis trinki sian konjakon je la fino de ĉiu krimrakonto. La kafejo - situanta en la kvartalo Jordaan - ne estas granda. Pro la limigita spaco ni petas al vi informpeti ĉe Ans Bakker, ĉu eblas ke vi venu. Limdato: la 31a de marto.
La evento komenciĝos je la 14.00a horo ĝis proksimume la 16.00a.
Grava sciigo: la kunveno grandparte estos nederlandlingva. 
 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-nederland.nl
jeannette020(ĉe)gmail.com
Amsterdamo

Administranto