Tema diskutado kaj Ateliero – 149: Stelo de Yara Yagi.
Internacia
149-afiŝo_Ateliero-149a.png886 kB
ATENTU Ni reprenas la temon de la lasta semajno, por havi normalan renkontiĝon
Steloj estas unu la plej ŝatataj temoj en origamio. Ili povas havi 4 aŭ pli da radiojn, ili povas esti falditaj el unu aŭ multaj kvadratoj kaj ankaŭ aperi kiel elemento en teselado. Hodiaŭ ni pridiskutos stelojn kiel elementojn en ornamaĵoj kaj faldos la modulan stelon de Yara Yagi, instruotan de Vera Usova.
08.12.2024, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (19.00-20.30 laŭ UTC) Zoom: https://us02web.zoom.us/j/87857894318 Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318 Pasvorto ):skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj