Kio nova ĉe vi? Tio estas plej ofta demando ĉe la tablo en bierejo. Kaj la respondo devas esti en Esperanto!
Jam estas preskaŭ unu jaro ekde ni komencis vizitadi diversajn bierejojn en Triurbo por kontroli ĉu malhela biero tie bongustas. Se vi emas pasigi gajan tempon kun ni - ni elkore invitas.
Ĉi foje ni renkontiĝos en la sama loko kiun ni elektis la unuan fojon: “Z innej beczki” en Gdańsk, str. Wajdeloty 10 (ĉe la stacidomo Wrzeszcz).
Pli pri la Societo de Esperanto-Amikoj "TORENTO":
https://www.facebook.com/ESPERANTO.TROJMIASTO