Dum la somero ni, el Nord-Nederlando, kunvenas dum iuj matenoj, kaftrinkante.
Por tiu ĉi mateno ni elektis la restoracion en la ejo 'De Leyhoeve'. Ĝi estas i.a. centro kie loĝas homoj pli aĝaj ol 55 jaraj. Unu el niaj membroj loĝas tie.
Kompreneble ni volonte akceptos homojn el aliaj partoj de la mondo.
La ejo estas facile atingebla. Busoj kaj trajnoj haltas antaŭ la domo (stacio Europapark).