🖥 Virtuala Luminesk'
Silvestra kunveno de Germana Esperanto-Asocio virtuale okazonta.

Internacia

Karaj aliĝintoj al la 6a Luminesk', karaj interesitoj!
Bedaǔrinde nia kunveno Luminesk' ĉijare ne rajtos okazi fizike. Por ebligi kunvenon en amika rondo dum la jarŝanĝo GEA decidis, oferti virtualan renkontiĝon anstataǔe. La 28an, 29an kaj 30an de decembro posttagmeze kaj vespere okazos virtuala kunveno kun programkontribuoj. 
  • 28a
Nigraj truoj kaj la Nobelpremio 2020 - Amri Wandel
Horo kun auxtoro -  Mikaelo Bronstein
Revuo "Esperanto" - Anna kaj Dima
Mia sperto de instruado de Esperanto en Rusia universitato de amikeco inter popoloj -Anna
trinkejo/ gufujo - Dima

  • 29a
Novjaraj fabeloj kaj ilia etimologio - Anna kaj Dima
La koronvirusa pandemio en nombroj - Amri Wandel
SEJM legendara - Mikaelo Bronstein
Eldonejo "Impeto"
trinkejo/ gufujo - Dima

  • 30a
Kiel komputiloj influas lingvojn - Renardo Fössmeier
Retrospektivo de la rusaj festoj  - Mikaelo Bronstein
Ĉielaj renkontiĝoj: eklipsoj kaj  konjunkcioj - Amri Wandel
Pertu(r)bo norden, la Fehmarnbelto-tunelo - Andreas Diemel

Ĉu ankaǔ vi pretas kontribui virtuale? Kion vi pretas oferti? Bv. sendi viajn programkontribuojn al luminesk ĉe esperanto.de
Detaloj sur la retpaĝo
Nome de la organizantoj 
Andreas Diemel