Somera kurso de la Esperanto-Asocio de Finnlando
Eblas ankaŭ virtuala partopreno

Loka

Somera kurso de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) okazos ĉi-jare 8.-11.6.2023 en la Civitana Instituto de la urbo Pori, Sud-okcidenta Finnlando. Eblas ankaŭ virtuala partopreno. Ĉiutage estas ĉirkaŭ kvin horojn da instruado en etaj grupoj: elementanoj (ĉefe el Finnlando), progresantoj kaj diskutantoj. Kun la tuta grupo ni havos komunan programon kaj konatiĝos i.a. kun la vidindaĵoj de la urbo.

Instruas: Szabolcs (Sabi) Szilva (hungaro, loĝas en Varsovio), Juha Metsäkallas kaj Sylvia Hämäläinen (el Finnlando)
Kursorespondeculoj: Tiina Oittinen kaj Paula Niinikorpi

Kursokotizoj: 80 €, distance 60 € (tuta kurso). La kotizon vi pagos al EAF.

Pliajn sciojn kaj aliĝinformojn vi ricevos de la kursorespondeculoj per retpoŝto eaf[ät]esperanto.fi .

Bonvenon! Tervetuloa! 





📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.fi/eo/somera-kurso/...
eafsekretario(ĉe)esperanto.fi

Interesiĝintoj

Administranto