La tendumado estas la ĉefa evento de la Verdaj Skoltoj. Ĝi estas malfermita evento por ĉiuj 8-20 jaruloj.
Unu loko, tri grupoj kun apartaj programoj kaj etosoj:
- 8-11 jaruloj, la Lupidoj. Dama kaj Korsako gvidos ilin. Ili estos maksimume 14.
- 12-16 jaruloj, la Esploristoj. Ili estos gvidataj de Abelo kaj Lupo. Maksimume 20.
- 17-20 jaruloj, la Roveroj. Ili mem organizos kaj zorgos.
Komencantoj, ne-skoltoj, foruloj... ĉiuj bonvenas!