La vespero de novembro ebligos liberan konversacion kaj paroladon. Post prezento de la plej interesa enhavo de la laste aperintaj esperantlingvaj revuoj, ni povos paroli pri ekzemple: - la venonta ĝenerale kunveno de Flandra Esperanto Ligo; - prezento de venontaj aranĝoj de Esperanto 3000; - viaj deziroj pri estontaj aranĝoj de via klubo; - la reganta kronvirusa epidemio; - se vi deziras: lingvaj demandoj kaj duboj; - iu ajn temo kiun vi volas diskuti. Ĉar fizikaj kunvenoj daŭre ne eblas, ni kunvenos per "Zoom".
www.esperanto3000.be
info(ĉe)esperanto3000.be
Cultureel Centrum Romaanse Poort, Brusselsestraat 63
Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.