🖥 Prelego de Prof. Giridhar Rao en IrEK-9: "Plezur-legado kiel lingvo-lernilo"
15:00 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.

InternaciaLoka

Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas Prof. Giridhar Rao kun la temo "Plezur-legado kiel lingvo-lernilo"

Priskribo de la prelego: Esti bona uzanto de lingvo konsistas el pluraj kapabloj. Parole kaj skribe tiuj kapabloj inkluzivas grandan vortprovizon, verki gramatike ĝustajn frazojn (kaj skribe, la ĝustan literumadon), uzi idiotismojn kaj aliajn parolfigurojn, sciojn pri diversaj aferoj en la mondo, kaj laŭkuntekste uzi la ĝustan stilon -- jen formalan, jen neformalan. Ni prezentas ekzemplon de homo kiu akiris tiujn kapablojn ĝis alta nivelo pere de plezur-legado. Ni argumentas, ke oni ofte subktaksas la rolon de tia ĉi legado kadre de lingvo-lernado. Ni ankaŭ prezentas kelkajn proponojn formale strukturi tiun nestrukturitan plezur-legadon.

Pri la preleganto: A. Giridhar RAO gvidas magistrajn kursojn ĉe la Fakultato de edukado en Universitato Azim Premji [aziim premĝi] en Bengaluro, Barato. La kursoj temas pri lingvo-lernado en multlingva lando, literaturo kiel lingvo-lernilo, kaj la lingvopolitiko en edukado. Li ankaŭ gvidas kursojn pri "Esperanto kaj lingva demokratio", kaj "Sciencfikcio kiel moderna pensilo". Li estas membro de la Akademio de Esperanto.

La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke,   … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-9/

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:

https://us02web.zoom.us/j/82052484766
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva
 

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto