Regiona Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto

LokaAlia

Post 3-jara deviga paŭzo pro la pandemio, jen revenas plia amata Esperanto-evento: MeKaRo, aŭ Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto, kiu okazas unu jaron en Kebekio kaj alian en Ontario, alterne!

Ĉi-foje ni ĝuos kamparan ekskurson en la regiono de la Georgia Golfeto, en la turisma urbo Midland, ĉe la Granda Lago Huron. MeKaRo okazos je la 20-a ĝis la 22-a de majo 2023 (la longa semajnfino en majo).

Vizitu la retejon mekaro.ca por ĉiuj detaloj. Ĝi jam havas la aliĝilon, programon, informojn pri loĝado kaj ligilon al la Google-grupo de partoprenontoj. Ĝis la revido en MeKaRo!



MEKARO-300x153.jpg 16,9 {0}
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

mekaro.ca
jedmeltzer(ĉe)gmail.com
Midland, Ontario, Canada

Interesiĝintoj

Administranto