INVITILO
REJUNIĜU: Frandu IJKon unu fojon pli
Estimata leganto,
Ricevu amikan saluton de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) kaj la Kongresa Komisiono de IJK 2026. Ni nuntempe entuziasme organizas la 82-an Internacian Junularan Kongreson, kiu okazos ĉi-jare de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto en Tiana, Katalunio. Jam la 82-a! Jardekoj pasas kaj tradicioj restas.
Iam antaŭe verŝajne ankaŭ vi estis junulo, partoprenis IJK-ojn aŭ aktivis en la junulara Esperanto-movado. Tial ni, kun iamaj TEJO-aktivuloj kiel Òscar Puig, kunfondinto de KEJ, kun granda antaŭĝuo volas inviti vin partopreni tre unikan kaj specialan aranĝon por antaŭaj generacioj de junaj movadanoj kiuj deziras nostalgie rememori junaĝon kaj renkontiĝi kun tiamaj amikoj. Tiuj amikoj intertempe plu kreskis samkiel vi, kaj la trajnoj de viaj vivoj disveturis for: jen nun por vi stacio en kiu vi povos halti por denove kunesti unuj kun la aliaj.
REJUNIĜU estos tritaga renkontiĝo kiu okazos de la 13-a ĝis la 15-a de aŭgusto, en la sama semajno kiel IJK. La partoprenantoj tranoktos en la hotelo
Sol i Vi, en Subirats, Katalunio. Kvankam ĝi estos sendependa de IJK,
REJUNIĜU estos ankaŭ ligita al ĝi tiel, ke kadre de specialaj komunaj programeroj diversaj generacioj de TEJO-anoj renkontiĝos kaj lernos unuj de la aliaj. Kiaj estis la diversaj epokoj de TEJO? Kiel la junulara movado ŝanĝiĝadis dum jardekoj pasis? Tempo estos ankaŭ por ke vi rememoru viajn IJK-ojn, pasigu tre bonan tempon kun tutmondaj malnovaj amikoj kaj denove, unu fojon pli, frandu la etoson de Internacia Junulara Kongreso.
La programo de REJUNIĜU estas la jena.
- Ĵaŭdon, la 13-an de aŭgusto: Alventago
Partoprenantoj alvenos al la hotelo Sol i Vi, ĉu dum la vespero, ĉu jam dum la mateno. La hotelo situas proksime de Subirats, Esperanta vilaĝo en la koro de bela vinprodukta regiono de Katalunio. Varma resaluto post longa tempo kaj vespermanĝo.
Notu ke tiu hotelo ne estas la kongresejo de IJK, sed unika kaj komforta tranoktejo por partoprenantoj de REJUNIĜU, ĉirkaŭita de belaj pejzaĝoj.
- Vendredon, la 14-an de aŭgusto: Ekskurso al Subirats kaj Sitges
Post matenmanĝo en la hotelo ni iros al Sant Pau d’Ordal, Subirats, la Esperanto-vilaĝo de Katalunio, situanta nur 4 kilometrojn for de la hotelo. Tie ni renkontiĝos kun IJK-anoj kaj povos viziti la renovigitan Esperanto-muzeon kaj la Esperanto-vojon de la vilaĝo. Ni malkovros ĝian historion kaj rilaton kun la Lingvo Internacia kaj povos frandi lokajn bongustaĵojn kiel la famajn lokajn persikojn. Post tagmanĝo en Subirats kun parolo de aŭtoritatoj, ni veturos al la proksima Sitges, ĉe-mara mediteranea vilaĝo plena je historio kaj kulturo. Ni povos promeni laŭ ĝiaj stratetoj en gvidita vizito kaj eblos viziti interesajn lokojn kiel Cau Ferrat kaj la muzeon Mar i Cel.
Tiu ĉi estas unu el la ekskursoj de la Ekskursa Tago de IJK, do vi kunĝuos ĝin kune kun tutmondaj junuloj kiuj venos per buso el la kongresejo de IJK.
- Sabaton, la 15-an de aŭgusto: Vizito al IJK
Post matenmanĝi en la hotelo ni veturos ĝis La Conreria, la kongresejo de IJK 2026 en Tiana, 1 horon for per aŭtoj.
Dum la mateno ni povos mergiĝi en la etoson de IJK kaj partopreni specialan intergeneracian programeron. Inter la programeroj okazos retrorigardo al kongresoj kaj agadoj de la antaŭaj jardekoj, en kiuj nunaj junuloj scios pri la diferenco inter la pasinteco kaj la nuntempo. Krom tiu, eblos partopreni aliajn tre diversajn interesajn programerojn de tiu tago. Tagmeze okazos ankaŭ katolika meso en Esperanto celebrita de episkopo, membro de la tuj apuda Monaĥejo de Montalegre. Ni rekomendas ne maltrafi la Internacian Vesperon, kiu kutime okazas en la lasta vespero de IJK kaj en kiu prezentas siajn talentojn partoprenantoj de diversaj mondopartoj.
La tagmanĝo okazos en la kongresejo mem, kune kun la partoprenantoj de IJK.
Posttagmeze, partoprenantoj de REJUNIĜU povos laŭprefere forveturi aŭ resti tiom kiom ili volas. Interesa programero kiu okazos vespere estos la Internacia Vespero, kiun ni rekomendas al vi ĉeesti.
Pri la transporto
Ĉiu aliĝinto de REJUNIĜU mem zorgos pri la transporto dum la aranĝo. Ni rekomendas al ĉiuj veni per propra aŭto aŭ kunveturi per aŭto de alia partoprenanto.
Pri la kotizo
Rezervado de tranoktado kaj eventualaj manĝoj en la hotelo Sol i Vi devas esti memzorgataj kaj pagataj de la partoprenantoj.
REJUNIĜU mem ne havas apartan kotizon, kvankam aliĝintoj partoprenos ekskurson ĵaŭde kaj la programon de IJK vendrede. Tial, kaj plej grave, ni varme kuraĝigas vin pagi simbolan subtencelan aliĝkotizon kiel IJK-partoprenanto, kvankam vi ne tranoktos en la kongresejo. IJK alfrontas riskon de financa deficito, kaj tia kontribuo, eĉ se vi ne tranoktos en la kongresejo, estus konkreta signifoplena kaj dankinda subteno al la internacia junulara Esperanto-movado. Laŭ la kontrakto kun la kongresejo ni devas atingi 300 aliĝintojn por eviti pagi monpunon, kaj tiel vi helpos nin atingi tiun sojlon de 300 aliĝintoj al IJK. Des pli, la servoj pagitaj de la subtencelaj IJK-kotizoj de aliĝintoj de REJUNIĜU ne estos vakaj: ni uzos ilin por financi la partoprenon de nepagipovaj junuloj, kiuj alikaze ne povus aliĝi al IJK.
Laŭ tiu sistemo, aliĝintoj de REJUNIĜU, kiuj partoprenos ja la ekskursan tagon kaj la sabatan programon de IJK, ankaŭ patronos la partoprenon en IJK de po unu nepagipova junulo, tiel kontribuante al pli bunta kaj sendeficita IJK. Sabaton la 14an dum via vizito al IJK ni donacos specialan memorigaĵon al subtenantoj.
Kiel aliĝi
Kontaktado
Se vi havas ajnan dubojn, alskribu la kunordiganton de REJUNIĜU, Òscar Puig, retpoŝte al
oscar@esperanto.cat aŭ telegrame (@Oscar_Puig). La aliĝintoj al REJUNIĜU povos eniri telegramgrupon de la aranĝo.
Ni multe antaŭĝuas kalkuli je vi por tiu memorinda okazaĵo!
Kun kora saluto,