Post mallonga resumo de la unua parto, la prezento okazanta omaĝe al la Esperanto-Tago estos ĉi-foje dediĉita precipe al kelkaj proksimaj homoj ĉirkaŭ LLZ, la Unua Libro, al la kvartalo Muranów kaj nuntempaj ZEOj en la urbo kaj al ekspozicio pri la malaperinta Varsovio el la zamenhofa tempo. Inkluzive de du originale verkitaj kantoj lige al la temo. Sekvos tempo por demandoj kaj diskuto.
La tempo estas somera mezeŭropa (UTC + 2:00)