Usona Landa Kongreso
Kunlabore kun la teamo de NASK

Internacia

La Usona Kongreso de Esperanto de 2024 okazos ĉe Kalifornia Stata Universitato (CSU) Dominguez Hills, 15 minutojn for de la internacia flughaveno de Los Angeles, kaj 15 minutojn for de la plaĝo. Ni prilaboras amuzan kaj energian programon kun eroj kiel plaĝfesto, prelegoj pri la historio de Esperanto en Kalifornio, komuna muzikfarado, kaj pli. Ni ankaŭ planas ekskursojn antaŭ kaj post tiujn tagojn al pluraj el la amuzaj lokoj kiujn Suda Kalifornio disponas.

Kaj por la unua fojo, ni tre ĝojas labori kun la teamo de NASK por plani mini-kurson dum la Kongreso por pli novaj kaj meznivelaj Esperantistoj.

Per frua aliĝo, vi ricevos rabaton de la plena kotizo. Vi povos nuligi vian aliĝon kontraŭ plena ristorno ĝis la 30a de Aprilo, 2024.

Ni ankoraŭ prilaboras plurajn detalojn, inkluzive la kostojn de loĝado kaj manĝaĵo. Ni akceptos rezervojn kaj pagon por loĝado kaj manĝaĵo samkiel ekskursojn proksimume fine de Januaro.

Stipendioj estas haveblaj por la kostoj de loĝado kaj manĝaĵo. Se vi bezonos aldonan helpon, bonvole kontaktu nin per retpoŝto.



Informoj

www.usonakongreso.org
landa.kongreso(ĉe)esperanto-usa.org
1000 E Victoria St, Carson, CA 90747

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto