14:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Esperantlingva ludado kaj babilado ĉe glaciaĵejo

Loka

Al la ludado kaj pikniko en la parko venis 6 homoj. Estis iom venta sed suna vetero, kaj ni dum kelkaj horoj manĝis, babilis, kaj ludis jenajn ludojn: Verflixxt, Tabuo en Esperanto, In a Grove, kaj Team3.



La sekva ludado okazos dum sabato, la 13a de julio, denove en la kafejo Kibo.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato, la 13a de julio 2024 ekde la 14a horo, ĝis almenaŭ la 20a horo

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße, bushaltejo Transvaalstr.

Organizanto: Jessica Grasso
Informoj

berlinaludado.wordpress.com
abeloabeloabelo(ĉe)gmail.com
Transvaalstraße 13, 13351 Berlin

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto
User profile pictureJessica Grasso