Kristana Esperanto-Seminario en Malagasio
Ekumena seminario por kristanaj esperantistoj, kun preĝoj kaj kantoj laŭ la libro ADORU

Internacia

La Kristana Esperanto-Seminario okazos en la seminariejo MAMRÉ en la urboparto Sabotsy Namehana de Antananarivo. Ĝi troviĝas ĉ. 15 km nordoriente de la urbocentro kaj ĉ. 12 km sudoriente de la internacia flughaveno. 

Aliĝis jam plejparte junaj esperantistoj. Kune ni preĝos, kantos, ludos kaj parolos pri la temo "Vizioj por pli bona mondo", kiun ni traktos el kristana kaj esperantista vidpunkto. Homoj loĝantaj ekster Malagasio pagas kotizon de 90 €, kiu inkluzivas du tranoktojn en la seminariejo kaj ĉiujn manĝojn.

La provizora programo jam videblas ĉi tie,
Dosieroj
📸 Raportoj
Informoj

Ulrich.Matthias(ĉe)t-online.de
MAMRÉ, Sabotsy Namehana, Antananarivo

Interesiĝintoj

Administranto