🖥 Amika renkontiĝo: Meksiko kaj Kolombio*
11:00 - 13:00
Ameriko/Mexico_City
Elekti horzonon
Reta renkontiĝo malfermita por ĉiuj

Internacia

Ni ĝoje anoncas ke nia baldaŭa kunveno iĝos pli granda, interesa kaj internacia. Ĉifoje  pro iniciato de E-aktivuloj de Meksiko kaj Kolombio ni kune okazigos retan renkontiĝon, al kiu ni kore invitas vin, loĝanto de ajna parto de la mondo.
Ni renkontiĝos venontan dimanĉon, la 10an de majo je la 11a laŭ meksikcentra kaj kolombia horo, tio estas je la 16a laŭ la universala tempo (UTC), je la 18ah. en la centro de Eŭropo. La kunveno daŭros du horojn, la unuan gvidos la kolombianoj kaj la duan la meksikanoj, la temoj estos:
1) Restu hejme… Esperantistoj kaj kronviruso.
2) Vivu la patrino! Jes, la 10a de majo estas speciala tago en Meksiko.
Paŝoj kaj rekomendoj por ĉeesti:
En via komputilo aŭ saĝa poŝtelefono iru al https://zoom.us/j/6196278054, tiu ligo venigos vin rekte al la renkontiĝejo.
Permesu la uzon de via mikrofono kaj kamerao. Se ĉe vi la retkonekto estas malrapida, ni rekomendas malŝalti vian kameraon sed ŝalti vian mikrofonon kiam vi deziras/rajtas paroli.
Por pli glata interagado bonvolu alklaki maneton aŭ peti permeson al kunordigantoj kiam vi deziras paroli kaj ŝalti vian mikrofonon; en alia kazo, malŝaltu vian mikrofonon por ne aldoni bruon eksteran al la konversacio.
Ni antaŭĝojas renkontiĝi kun vi kaj denove trapasi barojn per Esperanto!
Ĉiuj, komencintoj kaj komencantoj estos bonvenaj.
Ĝis tre baldaŭ! 
* Invitas Meksika Esperanto Federacio kaj Kolombia Esperanta Ligo.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

estraro(ĉe)esperanto-mexico.org

Interesiĝintoj

Administranto