🖥 La 32-a KEKSO en Hamburgo - 10.-12.11.2023
16:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Renkontiĝo

Loka

La Germana Esperanto-Junularo elkore invitas al la 32-a Kreema Esperanto-Kurso (KEKSO), kiu okazos en Hamburgo. Tio estas evento por adoleskoj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj ŝatus kune lerni kaj paroli Esperanton. Komencantoj estas tre bonvenaj kaj povas surloke partopreni taŭgan lingvokurson! Paralele ankaŭ okazos diversaj edukaj kaj distraj programeroj por progresintoj. Okazos renkontiĝo kun anoj de ESPERANTO HAMBURG je sabato.

Ni „olduloj“ de Esperanto Hamburg renkontos la „junulojn“ de la KEKSO je Sabato, la 11a de Novembro 2023 je 16:00 – 18:00 h en la suba granda salono de la Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, por komuna ludado (bonvolu kunporti ludojn, se vi havas) kaj por komuna diskutado de temoj de la KEKSO-partoprenantoj.

Aliĝo al KEKSO (Anmeldung zum KEKSO): tinyurl.com/32aKEKSO. 

Atentu! La renkontiĝo okazos en Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg.

KEKSO_Logo.jpg 202 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉