Renkonto je 9:15 h en la stacidomo Hamburg-Altona ĉe la kajo 9 por la trajno al Husum kaj Westerland. Forveturo per trajno RE 60 je 9:40 h. Alveno en Husum je 11:00 h. Rondirado en Husum: haveno, centra placo kun merkato kaj preĝejo. Tagmanĝo en restoracio, eventuale surŝipe. Vizito de la kastelo aŭ de muzeoj laŭplaĉe: Schifffahrtsmuseum Nordfriesland aŭ Nordseemuseum/Nissenhaus (decido surloke).
Aliĝu kaj indiku, ĉu ni rezervu por vi lokon en restoracio. Kostoj por membroj de Esperanto Hamburg e.V.: 10 € (5 € reduktita). Tiu inkluzivas: Muzeo-/kastelo-vizito, kafo/teo kaj kuko, trajnveturado. La manĝon en la restoracio vi pagu mem. Gastoj bonvenaj je propraj kostoj.