Prezento de la 88-a Itala Kongreso de Esperanto
18:30 - 19:30
Eŭropo/Varsovio
Elekti horzonon
Ĉu vi jam partoprenis la Italan Kongreson de Esperanto?

Loka

Por multaj personoj Asizo (Assisi, Asyż) estas la urbo de du gesanktuloj en la katolika eklezio: Francisko kaj Klara. En ĝi ĉijare okazis 88-a Itala Esperanta Kongreso, ne virtuale sed reale. Ĉar dum lastaj du jaroj reale preskaŭ ne okazis esperantaj renkontiĝoj ĉiuj, kiuj venis estis feliĉegaj pro normala ĉeesto. Samtempe kun la kongreso okazis ankaŭ renkontiĝo de partoprenantoj de la Erasmus+ projekto “Volontulado kaj asocia daŭripov-evoluo”.

Se vi ŝatus scii pli, Nina Pietuchowska invitas vin la 14-an de Oktobro je la 18.30 al la sidejo de BES (ĉe la strato Piękna 3) por partopreni la prezenton de ĉijara Itala Kongreso de Esperanto, kiu okazis 20–27 de Aŭgusto 2021 en Asizo. Ŝi ankaŭ rakontos pri la Erasmus+ projekto “Volontulado kaj asocia daŭripov-evoluo” kaj la prelego “Volontulado: Kial? Kiel?” kiu okazis kun membroj de Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo, Kosmo Strategio Ltd, Bunta Esperanto-Asocio, ICH-Herzberg, Bjalistoka Esperanto-Societo kaj TEJO.
Dosieroj
Informoj

espero.bialystok.pl/eo/prezento-d...
kontakt(ĉe)espero.bialystok.pl
Piękna 3

Partoprenontoj

0

Indiku ke vi partoprenos kaj vi ricevos memorigan retmesaĝon du horojn antaŭ la komenco de la evento.

Administranto