Temo : Diversaj facetoj de la ekstrem-dektrulaj movadoj.
Loka
Eblas interparoli en Parizo, ĉi-Vendrede ĉe SAT-Amikaro, inter 18h30 kaj 21h. Ĉi-vespere la temo estos :
Prelego fare de Lucien : Diversaj facetoj de la ekstrem-dektrulaj movadoj. Tiu kunveno okazos : kaj per interreto, kaj enloke ; la pasvorto por eniri la SAT-Amikarejon estos "Hajlo Hitlero", kaj via buŝmasko estu je griza-nigra koloro.
Per komputilo konektiĝu al Satamtam por rondumi virtuale : https://meet.jit.si/satamtam (Bonvolu konekti nur mikrofonon, ne kameraon, kaj indiki vian (krom)nomon sekvatan de via urbo.) Per ordinara telefono : Telefoni al 01 84 88 64 78 (kostas kiel enfranca alvoko), iu voĉo petos (anglalingve) kodon : tajpi "20 31 34 45 15 #" (ne forgesi aldoni la "#").
La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Programo de la parolrondoj : https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.