Ludrenkontiĝo
Ni kune ludos en Leeuwarden

Kunveno/Evento

Dum la semajnfino ni multege ludos (tabul- kaj kartludoj) kaj babilos. Eventualaj aliaj aktivaĵoj spontanee ekestos dume.
Bv kunporti viajn proprajn plej ŝatatajn ludojn.

Loko: loĝejo de Ronald en Leeuwarden, Nederlando

Tempo: la 11-an de decembro 2025 (jaŭdo), ekde la 16-a horo ĝis la 14-a de decembro 2025 (dimanĉo), 16-a horo

Estas nur kelkaj litoj disponeblaj, do bonvolu kunporti vian propran dormmaton kaj dormsakon. Mantukoj estos provizitaj. 

Ni kuiros vegetare, kaj vegane laŭ peto. 

Kotizo: 35 € por la tuta renkontiĝo. 

Aliĝu ĉe rianne_sanders@hotmail.com 

Informoj