🖥 Lando Babila - Konversacia Rondo en Esperanto
17:00 - 18:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Renkontiĝo de Konversacia Rondo "Lando Babila".

Alia



    Renkontiĝo de konversacia rondo Lando Babila! 

    Temas pri konversacia rondo organizata de projekto de por-komunuma agado “Lingvoj en Dialogo” (Línguas em Diálogo) de UFPR  Federacia Universitato de Paranao, en Kuritibo, ŝtato Paranao, Brazilo , malferma al ĝenerala publiko, sub la titolo:

“Lando Babila: Konversacia Rondo en Esperanto / A Terra do Bate-Papo: Roda de Conversação em Esperanto_2023b”

     Ĉi tiu iniciato komenciĝis en Junio 2022, kaj ekde Oktobro 2023 ni estas en la kvara serio de renkontiĝoj de Lando Babila. Organizantoj de la konversacia rondo estas: Ivan Eidt Colling, Rita de Moraes kaj Lígia Maffessoni Penia.
    Renkontiĝoj okazas perrete unufoje monate. Ĉi-foja okazos la 6-an de Januaro, de la 17-a  horo (laŭ la Brazilja horzono) aŭ de la 20-a horo (laŭ UTC). La renkontiĝoj daŭras proks. unu horon. Interesatoj aliĝu per retmesaĝo al <led@ufpr.br> kun la sekvantaj informoj:

- plena nomo;
- CPF-numero (brazilanoj) aŭ pasport-numero;
- ĉu vi havas ian ligon al UFPR? (Specife: ĉu vi estas studento, docento, oficisto de UFPR? – informo uzota nur por statistika raporto). 

    Por ĉi tiu renkontiĝo la proponata temo estas: “Universitato de Zaozhuang, en Provinco Ŝandongo, Ĉinio: Esperanto-Fako kaj Esperanto-Muzeo”. Nu sugestas al vi la legadon de du artikoloj de Alessandra Madella kaj spektadon de kvar filmetoj:

Tekstoj de Alessandra Madella 
https://esperanto.cri.cn/2023/10/30/ARTI95nhBBVjYgDoKgFoZXMe231030.shtml
https://esperanto.cri.cn/2023/12/04/ARTIMjQY0ddhJBmgJVbajisy231204.shtml 

Serio da filmetoj: 
https://www.youtube.com/watch?v=rGssdeZtX1U - D-ro Bak Giwan, la akademiano gratulas 10-jariĝon de Esperanto-Muezo de Zaozhuang Universitato (1’57”)

https://www.youtube.com/watch?v=y-iZ-R2dP2E - Zaozhuang-Universitato: Malgranda Lingvo Esperanto Ligas la Grandan Mondo (5’01”)
https://www.youtube.com/watch?v=fF5kz2DyU_A - Esperanto Muzeo Zhaozhuang (2’27”)

https://www.youtube.com/watch?v=r1YA1sqhJn0 - Esperanto-Muzeo kun 50 000 kolektoj en Zaozhuang-Universitato kun EO-fakultato, Chinio (10’17”)
 

     La supre menciitaj materialoj estas instigiloj por la konversaciado, sed ne limigiloj: la ide-fluo povos konduki nin al diversaj temoj!
 
     Laŭplane, “Lando Babila” estas spaco por harmonia kunestado bazita sur reciproka respekto celanta praktikon kaj lernadon de Esperanto kaj plifortigon de ligoj ene de Esperanto-komunumo. Principe la temoj estos liberaj, sed organizantoj povos laŭbezone moderigi la konversaciadon. 

     La inspiro por nomo de la kurso fontas el la verko de la pola aŭtoro Izrael Lejzerowicz (1901-1942), “El la ‘Verda Biblio’”, originale verkita en Esperanto kaj publikigita en 1935. La verko estas bonhumora pastiĉo de Biblio, kun ĉapitroj kaj versikloj, satire prezentanta la historion de la “verda popolo” (esperantistoj!), kiun la “Sinjoro”, la “Senkorpa Mistero”, elkondukis el la lando Babela en la landon Babilan. (Se vi volas scii pli pri la verko, ni invitas vin spekti la prezenton ĉe: https://www.akademio-literatura.org/e/el-la-verda-biblio).

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

led(ĉe)ufpr.br

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureIvan Eidt Colling