15 Decembro 2024 : Zam-Festo de Pariz-regionaj SAT-Amikoj
Loka
Zamenhofa festo, la Dimanĉon 15an de Decembro 2024.
NIA TRADICIA SAT-AMIKARA ZAM-FESTO OKAZOS, JE DIMANĈO la 15a de DECEMBRO 2024 EN NIA PARIZA SIDEJO 132-134 bulv. Vincent Auriol Paris 75 013
PROGRAMO
11a45 - Aperitivo ofertata de la asocio
12a30 - Komuna manĝo. Ĉiuj ĉeestontoj alportos ion por ĉiuj, ĉu por manĝi, ĉu por trinki. Laŭ la emo de la partoprenontoj, eblos, post la manĝo, promeneti tra la kvartalo. Ekde la 14a aŭ 14a k 30 ĝis la vespero, 18a horo, nia kutima renkontado amikeca... : legadoj, rakontoj, blagoj, rememoraĵoj pri Lucien Péraire, kunkantadoj akompanataj de la gitaro de Elizabet, kun kafo, teo kaj kun viaj laŭvole alportitaj dolĉaĵoj kaj trinkaĵoj....
Suplemente, estas proponita spekti la filmon "Une langue universelle" de Matthew Rankin (en la persa, subtitolita en la franca) en la kinejo Luxy de la apuda urbo, Ivry, kun ĉeesto de la reĝisoro, (foriro de la sidejo ekde la 16a kaj 15, komenco de la filmo, je la 17a). Post la spektado-debato, ni vespermanĝos en Irana restoracio de strato Mouffetard. Prezento-recenzo pri la filmo : https://sat-amikaro.org/filmo-universala-lingvo-de-matthew-rankin?lang=eo&var_mode=calcul