🖥 Konversacia Rondo en la SanFrancisko Golfa Regiono
19:00 - 20:00
Ameriko/Los_Angeles
Elekti horzonon
Ni lokaj Esperantistoj kunvenas neformale por unu horo (aŭ pli) de Esperanto konversacio.

Loka

Bonvenon!

La 4-an merkredon de ĉiu monato, la SanFrancisko-konversacia rondo kunvenas je la 7-a ptm (19:00 PST / UTC -8) por unu horo (aŭ pli) de Esperanto konversacio.

Ni konvenas "virtuale" kaj trovas la okazon bonege por renkonti Esperantistojn ekster SanFrancisko, fakte ĉirkaŭ la mondo, dum nia horo kune.

Bonvolu memori ke komencantoj estas ĈIAM bonvenaj ĉar ĉi-tiu evento estas bonega ŝanco por lerni kaj uzi Esperanton en neformala etoso!

Antaŭdankon,

Steĉjo

Kiel partopreni?

Ekde januaro 2024 ni komencas uzi Jitsi, https://meet.jit.si/ , por nia virtuala ilo. (Ni antaŭpetas pardonon pro eblaj komencigaj fuŝoj.) Oni ne plu bezonas alian programon, kiel Zoom. Simple iru, pere de ttt-ilo, ekzemple, rekomendata Firefox.

  • Iru al https://meet.jit.si/Esperanto-US-SF-4a-merkreda-babilado
  • Atendu en la enirejo. Post la estro rimarkas vin, tiu enlasos vin en la babilejo.
  • Se la estro petas sekurvorton, kutime ni uzas la nomon de "La Majstro" (ZAMENHOF).

Ni antaŭĝojas vidi vin!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉