🖥 Babilrondo de SAT-Amikaro: ĉeesta kaj reta
18:30 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Ĉu amikumi, aŭ sin maski?

InternaciaLoka

Ni feliĉas rekomenci nian kutiman parolrondon, nun miksan: kaj ĉe la sidejo de SAT-Amikaro (respektante higienon, separ-distancon de 1m, kaj po maksimume 10 ĉeestantoj), kaj per interreto, la moderna komunikilo ! 📢

22/5/2020, la temo estos : Ĉu amikumi, aŭ sin maski ?

La epidemio de K19 ŝajnas devigi nin ĉiujn eviti aliulojn ; sed okaze de niaj interretaj konversacioj senteblas ĉies viva bezono kunesti (almenaŭ per pensoj) kun amikoj, amatoj.

Dum la lasta rondo ni iom pritemis pri la sencoj de "masko", pri ties parenceco kun "makulo", ties uzoj en Japanio, kie ekzistas du vortoj, ties teatra formo "persona". Siaflanke, jam de la « Ni militas ! » de Makrono, nia kara Dzeka, kiu staras malantaŭ la montro-vitrego, kaj bedaŭrinde malantaŭ ferkrado, senŝancele prezentas afiŝeton kiu asertas, ke maski sian buŝon ne estas Esperantisma konduto. Sed Dzeka ne estas el karno, ŝi iom facile defias virusojn...

Nu : ĉu amikumi? ĉu maski? ĉu la nomo de la distanco inter homoj estas "metro"? kiel ekvilibrigi la fartojn fiziologian kaj moralan?
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉