97-a SAT-kongreso
Jarkongreso tradicia

Internacia

SAT-Kongreso estas kongreso organizata ĉiujare de Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĝi taŭgas kiel renkontiĝo de la anaro kaj la simpatiantoj de la organizo. Ĝi kutime enhavas ankaŭ socipolitikajn debatojn, kulturajn erojn, turismajn vojaĝojn kaj distrajn aktivadojn.

La 97a SAT-Kongreso okazos en Oporto, Portugalio dum la 5a - 11a de aŭgusto 2024.

La gastejo de la Kongreso estas videbla ĉi tie: https://www.porto.salesianos.pt/acolhimento/

97aSATkongreso.jpg 115 kB
Informoj

satesperanto.org/spip.php?article...
kontakto(ĉe)satesperanto.org
Strato Dr Corino de Andrade 54

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto