Priskribo de la prezentaĵo: Nombroj ŝajne estas universala realaĵo. Pro tio internacia lingvo Esperanto devas ebligi esprimon de la nombroj. Tamen estas diversaj manieroj priskribi kvantojn en la lingvoj de la mondo. De kie devenas tiu universaleco kaj tiu variado? Ĉu ekzistas aliaj manieroj nombri aŭ esprimi kvantojn? Ĉu tiuj manieroj estas ligataj al la homaj kulturoj aŭ al propraĵoj de la naturo?
Pri la Prezentanto: Philippe Planchon estas asocia profesoro (maître de conférence), instruisto kaj esploristo pri lingvistiko, en la Universitato de Tours en Francio (Fakultato de Literaturoj kaj Lingvoj), kie li estas plenrajta membro de la lingvistika laboratorio LLL (UMR 7270 - CNRS). Li faris sian doktoran disertaĵon en lingvistiko laŭ la enunciativa teorio de Culioli (TOPÉ). Nuntempe, li esploras la lingvistikajn kaj interlingvistikajn aspektojn de Esperanto laŭ tiu perspektivo, kun aparta atento pri la diverseco de la lingvoj kaj pri la deveno de la homa lingvokapablo.
La 12-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-12) okazos laŭ la suba plano:
A) ĉeeste: la 22-an de aprilo 2025
B) ekskurso: la 23-an kaj 24-an de aprilo 2025
C) virtuale: la 17-an kaj 18-an de majo 2025.
Listo de programeroj:
https://www.espero.ir/eo/irek-12Zoom-ligilo por IrEK-12 kaj MONA-14:
https://us02web.zoom.us/j/87975072218
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 879 7507 2218
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj