La Komisiono volas festi sian naskiĝtagon : la 25-an de majo.
- La membroj de la Komisiono prezentos sin.
- Malgosia Komarnicka raportos pri la unua agadjaro per mallonga resumo.
- La membroj de la Komisiono, ĉiu pri sia lando, raportos pri la evoluo de la socia pozicio de la virinoj.
En tiu tago la ĉefa parto estos Babilada Rondo en la Reto, kie iu povas partopreni kaj esprimi sin.
La komisionaninoj lanĉas du temojn:
- Ĉu en via lando virinoj devas lukti, volas lukti, povas lukti por agnosko de siaj rajtoj?
- Virinoj pli facile esprimas siajn emociojn ol viroj. Ĉu ni devas kuraĝigi virojn esprimi siajn emociojn?
Ne mankos poezio kaj muziko.