Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
3a Januaro : La Velŝipkuro ĉirkaŭ la mondo "Vendée Globe"

Loka

La Velŝipkuro ĉirkaŭ la mondo "Vendée Globe", per virtuala ludo "Virtuala Regatta"


Tiu fama velŝipkuro (artikolo en Vikipedio) konsistas en ĉirkaŭiri la mondon, velŝipe, sole, sen halto kaj sen ekstera helpo. 

Nunepoke, kiel pasintece, la amatoroj interesiĝas, tagon post tago, ne nur pri la biro de la ŝipoj, pri la vivkondiĉoj de iliaj ŝipistoj, pri subitaj paneoj kaj pri la ŝanĝiĝoj de meteorologio, sed plie, ili ankaŭ povas ĉeesti la kuron... virtuale, t.s. per komputilo konektita al Interreto : ĉi-tiel ili kvazaŭ stiras propran velŝipon, decidas irdirekton laŭ la meteorologiaj prognozoj, k.c. 
 
Jérôme klarigos al ni tiun aferon. Venu kun marvesto, pipo de tabako kaj maristaj kanzonoj !

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/konversacia-rondo-cxiuvendrede-en-parizo?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureViktoro Simonnet

Administranto