🖥 Lando Babila - Majo 2023
17:00 - 19:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Renkontiĝo de konversacia rondo Lando Babila!

Alia

    Temas pri konversacia rondo organizata de projekto de por-komunuma agado “Lingvoj en Dialogo” (Línguas em Diálogo) de UFPR ¾ Federacia Universitato de Paranao, en Kuritibo, ŝtato Paranao, Brazilo ¾, malferma al ĝenerala publiko, sub la titolo:
 
 “Lando Babila: Konversacia Rondo en Esperanto / A Terra do Bate-Papo: Roda de Conversação em Esperanto_2023a”
 
 

    Ni komencas nun la trian serion de Lando Babila, kun kvin renkontiĝoj de Majo ĝis Septembro 2023.  Partoprenintoj en minimume kvar el tiuj eventoj rajtos ricevi atestilon de Sub-Rektorejo de Por-Komunuma Agado kaj Kulturo de Federacia Universitato de Paranao. Organizantoj de la konversacia rondo estas: Ivan Eidt Colling, Rita de Moraes kaj Lígia Maffessoni Penia.

   Renkontiĝoj okazas perrete unufoje monate. Ĉi-foja renkontiĝo okazos la 6-an de Majo; ĝi komenciĝos je la 17h (laŭ la Brazilja horzono) aŭ 19h (laŭ UTC). La renkontiĝoj daŭras proks. du horojn. Interesatoj aliĝu per retmesaĝo al <led@ufpr.br> kun la sekvantaj informoj:
 
 - plena nomo;

- CPF-numero (brazilanoj) aŭ pasport-numero;

- ĉu vi havas ian ligon al UFPR? (Specife: ĉu vi estas studento, docento, oficisto de UFPR? – informo uzota nur por statistika raporto).
 
     La sugestata legado por la Maja renkontiĝo estas la rakonto “La tereno”, de Paulo Sérgio Viana. Ĝi estas en lia libro “Dek du rakontoj”, ĵus publikigita de Eldonejo Sezono, el Kaliningrado. La libro senpage elŝuteblas el https://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php; la rakonto “La tereno” troviĝas sur paĝoj 26 ĝis 32. Kiel kutime, la sugestata teksto estas instigilo por la temoj, sed ne limigilo: la ide-fluo povos konduki nin al diversaj temoj.

 
     Laŭplane, “Lando Babila” estas spaco por harmonia kunestado bazita sur reciproka respekto celanta praktikon kaj lernadon de Esperanto kaj plifortigon de ligoj ene de Esperanto-komunumo. Principe la temoj estos liberaj, sed organizantoj povos laŭbezone moderigi la konversaciadon. 

    La inspiro por nomo de la kurso fontas el la verko de la pola aŭtoro Izrael Lejzerowicz (1901-1942), “El la ‘Verda Biblio’”, originale verkita en Esperanto kaj publikigita en 1935. La verko estas bonhumora pastiĉo de Biblio, kun ĉapitroj kaj versikloj, satire prezentanta la historion de la “verda popolo” (esperantistoj!), kiun la “Sinjoro”, la “Senkorpa Mistero”, elkondukis el la lando Babela en la landon Babilan. (Se vi volas scii pli pri la verko, ni invitas vin spekti la prezenton ĉe: https://www.akademio-literatura.org/e/el-la-verda-biblio). 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.linguasemdialogo.info
led(ĉe)ufpr.br

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureIvan Eidt Colling