Dum junio ni ludis en la Potsdama popolparko. Tie ni estis 6 homoj kaj ludis 4 ludojn: Tabuo en Esperanto, Wizard, Kartograph, kaj Richochet Robots/Rasende Roboter. Cetere ni manĝis bongustan piknikon, multe babilis, kaj ĝuis la someran veteron kun iom sed ne tro da pluvo.
unnamed.jpg66,3 kB
Dum la maja ludado en kafejo ni estis 8 homoj kaj ludis jenajn 5 ludojn: Hive, Skull King, Tabuo en Esperanto, Zug um Zug, kaj Sushi Go
20260530_163938.jpg2,74 MB
20260530_185740.jpg3,18 MB
20260530_164610.jpg2,65 MB
La sekva ludado okazos dum sabato, la 18a de julio.
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj
Kiam? je sabato, la 18a de julio 2026 ekde la 15a horo (NOTU - je unu horo malpli frue ol kutime!), ĝis almenaŭ la 21a horo (dum somero kutime pli longe)
Kie? ĉe Eiscafé Kibo Transvaalstraße 13 13351 Berlin (Wedding) publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße, bushaltejo Transvaalstr.
Organizantoj: Jessica Grasso kun helpo de Alex Gzik