🖥 Pogromoj kontraŭ judoj, la estiĝo de Esperanto kaj la sorto de la familio Zamenhof
19:30 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Varsovio
Elekti horzonon
Prelego dulingva esperante kaj angle

Internacia

ZOOM-LIGILO:
https://us02web.zoom.us/j/82595216075
Renkontiĝo-ID: 825 9521 6075

Antaŭ 82 jaroj, en la nokto de la 9a al la 10 de novembro 1938, la nazioj en Germanio detruis milojn da sinagogoj, judaj vendejoj kaj loĝejoj en la tuta lando. Nur dum tiu nokto, 400 judaj homoj estis murditaj, kaj 30.000 judaj viroj estis arestitaj kaj enkarcerigitaj en koncentrejoj. Tiu traŭmatiga sperto por la juda komunumo en Germanio finfine montriĝis nur preludo al la plej terura genocido en homa historio, la industria amasmurdado de pli ol 6.000.000 da judoj el tuta Eŭropo.
La ideologio, kiu instigis homojn al tiuj nekompreneblaj kaj nepardoneblaj agoj, estas antisemitismo. Indas konscii pri tio, kiel ĝi evoluiĝis el ĝin antaŭantaj formoj de diskriminacio kontraŭ judoj kaj kio ĝin distingas de aliaj formoj de kontraŭhoma malamo surbaze de supozataj rasaj kriterioj.
Ankaŭ gravas konsideri la fakton, ke pogromoj kontraŭ judoj jam antaŭ la barbaraĵoj de nazia Germanio havis longan tradicion en tuta Eŭropo. Ofte kaj facile forgeseblas, ke ankaŭ la juna, juddevena Ludwik Lejzer Zamenhof, tiam ankoraŭ kreonto de la internacia lingvo Esperanto, devis mem sperti la ondon de kontraŭjudaj pogromoj en la Rusa Imperio dum la 1880aj jaroj. Estis precipe tiu sperto de violenta diskriminacio, kiu motivigis lian ideologian evoluon unue al cionismo kaj poste al internaciismaj ideoj.
Eble L. L. Zamenhof konsidereblas bonŝanca pro tio, ke li ne plu povis ekscii, kia amara sorto trafos ĉiujn siajn tri gefilojn. Ni, hodiaŭ, ja scias. Ni respondecas pri tio, ke ni ne plu donu spacon al diskriminacio en niaj socioj; precipe en la nuna tempo, kiam ĉirkaŭ la mondo la kvanto de perfortaj agoj kontraŭ homoj pro antisemitismaj, rasismaj, seksismaj, homofobiaj k.a. motivoj zorgige kreskas.
Se vi ŝatus ekscii kaj diskuti pli pri ĉio ĉi, venu al la reta prelego "Pogromoj kontraŭ judoj, la estiĝo de Esperanto kaj la sorto de la familio Zamenhof", kiu okazos la 9an de novembro 2020, ekde 19h30 CET. La prelego estos dulingva esperante kaj angle. Temas pri kunlabora projekto inter TEJO kaj la Germana Esperanto-Junularo.


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.de

Interesiĝintoj

User profile pictureHeinz-Wilhelm Sprick


User profile pictureAxel Vincent


User profile pictureShai Mor

kaj pli...

Administranto