🖥 Reta konferenco pri la Tago de Esperanto
12:00 - 15:00
UTC (Universala Tempo)
Elekti horzonon
UEA invitas al reta konferenco pri la Tago de Esperanto

Kunveno/Evento

Konferenco pri la Tago de Esperanto, 26-a de julio 2026

La 26-an de julio 1887 aperis la unua libro de Esperanto, pro kio nia Esperanto-komunumo memoras tiun ĉi daton kiel la Tagon de Esperanto. UEA strebas, ke Unesko proklamu tiun daton la Monda Tago de Esperanto. UEA instigas lokajn grupojn festi la Tagon, markante ĝin per loka aŭ reta agado, kaj kuraĝigas ĉiujn aldoni tion al Eventa Servo, kie ankaŭ eblos poste raporti. Via festado subtenas la pledojn de UEA en Unesko por la oficiala agnosko. Interalie UEA mem planas specialan retkonferencon por prezenti al la ĝenerala publiko gravajn atingojn de Esperanto prepare al pli grava festo: “Esperanto 140”, pro la 140-a datreveno de la unua libro en 2027.

Konferenco “Tago de Esperanto 2026”

La konferenco okazos en Esperanto kaj estos spektebla per Zoom: https://us06web.zoom.us/j/87403061723?pwd=BLU6XRAZEt9I6mrhoaQBcdCGOvtcb7.1

Identigilo de la kunveno: 874 0306 1723; Sekreta kodo : 597370

(normale sufiĉas alklaki la ligilon, necesas nek identigilo nek sekreta kodo)

Ĝi estos registrita kaj spektebla poste, laŭplane kun subtekstoj al naciaj lingvoj, tiel ke neesperantistoj povu ĝin spekti kaj ke ĝi helpu informi oficialulojn pri la lingvo kaj la graveco proklami la 26-an de julio Monda Tago de Esperanto.


Programo

Dimanĉon, la 26-an de julio 2026, 12-a ĝis 15-a UTC, kontribuoj po 20 min.

Enkonduko (5 min.) de Fernando Maia Jr.


So Jinsu Esperanto: Tutmonde Vivanta lingvo 140 jarojn, de la unua libro ĝis nuntempo

Seán Ó Riain Esperanto kiel nemateria kultura heredaĵo de la homaro

Humphrey Tonkin Esperanto kontraŭ lingva diskriminacio

Zdravka Boycheva Esperanto-kulturo


Muzika paŭzo (10 min.)


Barbara Pietrzak Pollando kaj Esperanto

José Antonio del Barrio ZEO-j (Zamenhof/Esperanto-Objektoj)

Nathalie Kesler Esperanto kaj mondcivitaneco

François Lo Jacomo Esperanto kaj Unesko: 71 jaroj da partnereco


Ni kalkulas, ke vi multnombre spektos tiun ĉi eventon!

Informoj

uea.org/gk/1314
francois(ĉe)lojacomo.eu

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureMireille Grosjean

Administranto