Esperanto budo dum la Festo de Asocio en Nancy
10:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Pluraj dekoj da asocioj prezentas sian agadon al la vizitantoj dum tuta tago en la granda publika parko La Pépinière, centre de Nancio apud Placo Stanislas.

Loka

La tradician feston de asocioj organizas la urbestraro de Nancio chiun jaron au duan jaron, en septembro.
La arangho estas sufiche vigla. Ghi alvenigas multajn interesatojn kaj ankau allogas ordinarajn promenantojn en publika parko tre vizitata semajnfine.
Iuj asocioj proponas apartan spektaklon au ludojn.
Ghenerale venas lokaj radioj.
Do bona okazo por prezenti esperanton kaj proponi manierojn por ghin lerni.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-nancy.fr
esperanto-nancy-54(ĉe)laposte.net
Parc de la Pepinière 54000 NANCY

Interesiĝintoj

Administranto