La lundon 11an de novembro, Yves NEVELSTEEN prelegos en Rennes pri « Vivi en lando kun tri oficialaj lingvoj ». Nepre rezervu vian posttagmezon kaj vesperon!
Programo:
16H vizito de la malnova Rennes kun li. Rendevuo je 16H en la enirejo de la metroo Ste-Anne. 18H30 prelego (vidu cxi-sube) kaj poste kuna pikniko.
Adreso : Internacia Domo de Renno MIR, ĉambro Atlantique ĉe 2a etaĝo, 7 quai Chateaubriand 35000 Rennes.
Yves NEVELSTEEN (1974-BE) estas tradukisto, eldonisto kaj volontulo ĉe Flandra Esperanto-Ligo.