Amika Tago en Waldkirch organizita de Mulhouse-Esperanto kaj Bavelo
10:45 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Vizito de la urbo : Waldkirch

Loka




Karaj samideanoj,

jam notu la daton pri nia komuna ekskurso la 10an de junio en Waldkirch. Waldkirch estas interesa urbeto kun longa tradicio pri orgeno-konstruado kaj - partnera urbo de nia lastjara celo Sélestat.

Venu viziti ĝin kun ni!

Ni atendas niajn forajn kaj eksterlandajn amikojn en la centra halo de la ĉef-stacio de Freiburg je la 10a45 kaj komune pluveturas al Waldkirch je la 11:05 el kajo 5. **

Alvenante en Waldkirch (je la 11a22) ni promenas tra la pitoreska urbeto, komune tagmanĝas / piknikas ĉe Stadtrainsee {de} kaj poste vizitos la Elztal-muzeon {de} pri loka historio kaj aparte pri la metio de orgen-farado {eo}. Pri postaj komunaj entreprenoj ni decidos komune.

Rapidpaŝuloj eble preferus pli sportajn alternativojn

  • aŭ migrado al la ruino de Kastelburg (senkosta)
  • aŭ sportumado en Baumkronenweg (7 €)
Reveturado al Freiburg eblas du foje hore (xx:04 kaj xx:34). Biletoj kostas 4,40 por unuopa veturado aŭ grupa taga bileto por 5 personoj 25,20 € (do iomete pli ol 5 € por ĉiu persono).

Bonvolu aliĝi per simpla retletero al amikatago2023 (ĉe) posteo (punkto) de kaj bonvolu informi pri via alveno, ĉu vi volas partopreni en grupa bileto, ĉu vi preferas sportan alternativon.

La Frajburganoj ĝojas pri revido!

Ĝis baldaŭ!  Ursula Niesert
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉