Akcepto-tago ĉe SAT-Amikaro por "virtuale ĉeesti" la samtempan universitatan prelegaron ĉe EHESS.
Loka
Je 17 Decembro 2021 okazas internacia prelegaro ĉe EHESS (École des Hautes Études en Sciences Sociales -- Lernejo pri altaj pristudoj pri sciencoj sociaj) en urbo Aubervilliers apud Parizo rilate al la 100-jariĝo de Sennacieca Asocio Tutmonda ; vizitu : https://sat-centjara.sciencesconf.org/ Ĉi-tiu studo-tago estas organizita de Pascal Dubourg Glatigny, historiisto ĉe CNRS (Centre National de la Recherche Scientifique -- Franca centrejo nacia de serĉado scienca). La prelegaro okazos : kaj enloke en Campus Condorcet, kaj per interreto por akcepti eksterlandajn universitatulojn ; jen la programo :
bildo_E-ista_forghisto_SAT_576x360.jpg74,1 kB
Un siècle d'espérantisme ouvrier – 1921-2021 A Century of Labour Esperantism
Centjaro de laborista esperantismo
Modérateurs [zorgos pri la parolvico] : Pascal Dubourg Glatigny kaj Anne Rasmussen (Centre Alexandre Koyré). 09h15 | Ouverture de la visioconférence [malfermoj enloka kaj telekomputika]. 09h30 | Introduction [prezento] -- Pascal Dubourg Glatigny (CNRS, Centre Alexandre Koyré). 10h00 | Les langues de l'Internationale. Autour d'un numéro de la revue Mil Neuf Cent. Sarah Al-Matary (Université Lyon II). 10h45 | Paŭzo. 11h00 | Orwell and Lanti in Paris. Darcy Moore (Sydney, Australia). 11h45 | Lanti in Japan – Japanese Esperanto in the 1930s. Ian Rapley (University of Cardiff). 12h30 | Repas libre [tagmanĝo, ekster programo]. 14h00 | The esperanto workers’ movement before 1921. Javier Alcalde (Universitat Oberta de Catalunya). 14h45 | Comrades With(out) Borders : The SAT Congress in Leningrad 1926. Brigid O’Keeffe (Brooklyn College). 15h30 | Paŭzo. 15h45 | Péraire digital, un ouvrier-voyageur (1928-1932). Pascal Dubourg Glatigny (CNRS, Centre Alexandre Koyré), Régis Fournier (Espéranto-France). 16h45 | SAT aujourd’hui, témoignages de militants / SAT hodiaŭ : aktivuloj atestas. Vinko Markov (prezidanto de SAT). 18h30 | Verre de l'amitié [amikeca trinkada ĝisbaldaŭado].
La tuta programo estos spektebla sur granda ekrano en la sidejo de SAT-Amikaro. Poste okazos la parolrondo, kies temo estos : SAT, la laborista E-movado ktp. Por ĉeesti perrete ĉe la vespera parolrondo : https://meet.jit.si/satamtam
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB
La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Programo de la parolrondoj : https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo