🖥 Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero – 196: Kiel kapti Bluan Birdon?

Kunveno/Evento

196-afiŝo_Ateliero-196.jpg 124 kB


Hodiaŭ ni parolos pri la simbolo de la Birdo de Feliĉo, kreita de M. Maeterlinck en lia mirinda fabelo “La Blua Birdo”. Tiu ĉi fabelo tuŝas profundajn filozofiajn temojn: bonecon, amon, ekkonon de la mondo kaj la destinon de la homo sur la Tero. Jam de pli ol cent jaroj oni legas ĉi tiun verkon, kaj ĝi sendube vivos ankoraŭ tre longe.
Pri ĝi estas verkitaj libroj, kreitaj filmoj kaj spektakloj. Ĝi apartenas al tiu aro de literaturaj verkoj, kiuj enkondukas nin en la mondon de la misteroj de la universo kaj invitas nin tuŝi ion el la plej sankta en la homa vivo — la serĉadon de feliĉo kaj la kapablon ĝin rimarki.
Hodiaŭ ni diskutos ĉi tiun temon kaj faldos la modelon “Zanate”, kreitan de Michael G. Lafosse kaj instruota de origamiisto el Meksiko, Walter Antonio Orozco Monzón.

24.05.2026, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)
 Kunven-identigilo (Meeting ID): 945 0490 3340
Pasvorto ):esperori 


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

accorigami(ĉe)gmail.com

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto
User profile pictureAlain Delmotte